La
privatigo kaj la varigo de la vivesencaj
elementoj por la homaro kaj por la planedo estas pli fortaj ol iam
ajn. Post la ekspluatado de la naturaj rimedoj kaj de la homa laboro,
tiu procezo plirapidiĝas kaj etendiĝas al la sciado, al la
kulturoj, al la sano, al la edukado, al la komunikiloj, al la gena
riĉeco, al la vivanteco kaj al ĝiaj modifoj. La bonstato de ĉiuj
kaj la antaŭzorgo pri la planedo estas forŝakritaj kontraŭ la
financa profito je mallonga templimo de kelkaj unuopuloj.
La
sekvoj de tiu procezo estas ruinigaj. Ili estas videblaj kaj de ĉiuj
konataj: sufero kaj morto por tiuj kiuj ne povas aliri al la
patentitaj kuracaĵoj, por tiuj kiujn la esplorado, nur celante
komercan profiton, flankenlasas, detruo de la naturo kaj de la
biodiverseco, klimata varmiĝo, nutra dependo de la loĝantoj de la
malriĉaj landoj, malriĉigo de la kultura diverseco, malpliigo de la
aliro al la sciado kaj al la edukado pro elstarigo de la sistemo de
intelekta proprieto pri sciado, ruinigaj sekvoj de la konsumema
kulturo.
La
Monda Socia Forumo de 2009, en Belem, Pará, Brazilio, precize okazas
kiam la novliberala tutmondiĝo, regata de financaj merkatoj ekster
iu ajn publika kontrolo, spektakle fiaskas. Ĝi ankaŭ okazas kiam
ekaperas konsciiĝo ke estas havaĵoj kies uzo estas komuna al ĉiuj
homoj kaj al la naturo mem, havaĵoj kiuj neniel povas esti
privatigitaj aŭ konsiderataj kiel varoj.
Tiu
konsciiĝo baziĝas sur ideo de la socio kiu metas la respekton
de la homaj rajtoj, la demokratan partoprenon kaj la kooperadon en la
kernon de siaj valoroj. La alternativaj iniciatoj disvolviĝas en
multaj kampoj cele al defendo de la akvo kaj de la riveroj, de la
tero, de la semoj, de la sciado, de la scienco, de la arbaroj, de la
maroj, de la vento, de la monoj, de la komunikado kaj de la
interkomunikadoj, de la kulturo, de la muziko kaj de la aliaj artoj,
de la malfermaj teknologioj kaj de la libera programaro, de la
publikaj servoj pri edukado, sano, salubrigo, de la biodiverseco kaj
de la hereda sciado.
La
subskribintoj de tiu ĉi Manifesto, lanĉita dum la Monda Socia
Forumo de 2009, vokas al ĉiuj civitanoj de la mondo kaj al iliaj
organizoj por ke ili engaĝiĝu en la ago por la rehavigo kaj la
komuniĝo de la havaĵoj de la homaro kaj de la planedo, estantaj kaj
estontaj, por ke ilia administrado estu farata baze de partoprena kaj
kunlabora demarŝo fare de la koncernataj personoj kaj komunumoj, kaj
homarskale cele al daŭripova mondo.
La
subskribintoj vokas al ĉiuj civitanoj de la mondo kaj al iliaj
organizoj por ke ili profundigu la koncepton de komunaj havaĵoj, por
ke ili kumetu siajn alirojn kaj spertojn por la malprivatigo kaj
malvarigo de la komunaj havaĵoj de la homaro kaj de la planedo kaj
por ke ili organizu la luktojn de siaj propraj asocioj, plifortigante
reciproke ties kampanjojn kaj iniciatojn.